Sheryfa Luna
Sheryfa Luna | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Cherifa Babouche |
Alie nomata | Sheryfa Luna |
Naskiĝo | 25-an de januaro 1989 (35-jaraĝa) en Évreux |
Deveno | Alĝerio, Francio |
Ĝenroj | R&B pop-muziko |
Profesio | Kantistino |
Aktivaj jaroj | 2007 ĝis hodiaŭ |
Eldoninto | ULM Universal |
Parencaj temoj |
Popstars Mathieu Edward |
Retejo | sheryfaluna.artistes.universalmusic.fr |
Persona informo | |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
TTT | |
Retejo | http://www.sheryfaluna.fr/ |
Sheryfa LUNA, realnome Cherifa Babouche (arabe: شريفه بابٌش) (naskiĝis la 25-an de januaro 1989 en Évreux, Normandio, Francio) de kabila patro kaj franca patrino, estas kantistino. Ŝi partoprenis kaj gajnis la kvaran sezonon de elsendo "Popstars". Rezulte de ŝia venko, al ŝi estis proponite registri albumon.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sheryfa kreskis en kvartalo de Nétreville en Évreux. Ŝi havas ok gefratojn.
La 26-an de oktobro 2007, ŝi venkis en la kvara sezono de elsendo de Tele-realeco "Popstars", kaj tiel gajnis registro-kontrakton.
En 2008, ŝi ekloĝis en Parizo kun sia kunulo Vénus, sporta konsultanto.
La 14-an de februaro 2008 ŝi naskis filon nomitan Vénus Junior.
Muzika kariero
[redakti | redakti fonton]Ŝia unua unuopaĵo titolita Quelque part (Ie) aperis en novembro 2007, tuj post la elsendo de la lasta epizodo de "Popstars".
Sinsekvis apero de unua samnoma albumo kaj dua unuopaĵo Il avait les mots (Li havis la vortojn) eltirita el la albumo. La koresponda muzikvideo estis filmita en Montrealo, Kanado.
Aperis tria unuopaĵo D'ici et d'ailleurs (De ĉi tie kaj aliloke), re-registrita en nova versio.
En marto 2008, Benjamin Chulvanij anoncis la aperon de ekskluziva unuopaĵo, kies titolo ne troviĝas en la albumo. Temas pri duopo kun finalisto Mathieu Edward de la sepa eldono de "Star Academy", titolita Comme avant (Kiel antaŭe). Tiu unuopaĵo estas ankaŭ la unua eltiraĵo el la albumo de Mathieu Edward.
Ŝia nova albumo Vénus (Venuso) aperis la 2-an de decembro 2008 kaj la unua unuopaĵo estas Si tu n'étais plus là (Se vi ne plu estus tie). La dua unuopaĵo estas Ce qu'ils aiment (Tio kion ili amas).
Diskaro
[redakti | redakti fonton]Albumoj
[redakti | redakti fonton]- 2007: Sheryfa Luna
- 2008: Vénus
Unuopaĵoj
[redakti | redakti fonton]- 2007: Quelque part
- 2008: Il avait les mots
- 2008: D'ici et d'ailleurs
- 2008: Comme avant duopo kun Mathieu Edward
- 2008: Si tu n'étais plus là
- 2009: Ce qu'ils aiment
- 2009: Say (À L'infini) (OneRepublic featuring Sheryfa Luna)
- 2009: Je Reviendrai
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Chimène Badi: partoprenantino al "Popstars" en 2002
- Jena Lee: parte verkis la unuan albumon de Sheryfa
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo Arkivigite je 2007-10-30 per la retarkivo Wayback Machine
- Diskografio de Sheryfa Luna kun rangoj en francaj kaj alilandaj ĉartoj